HUSANOJ

 

La husana revolucia movado estis la plej potenca kontraŭfeŭdisma leviĝo de la eŭropa mezepoko. Ĝi kreskis el profunda klasa konflikto elvokita de longdaŭra ekonomia krizo en la ĉeĥaj landoj kaj de ĝenerala dekadenco de la eklezio. La popola herezo, sed ankaŭ kleruloj konceptis ideologion kontraŭeklezian kaj laŭ siaj plej radikalaj formoj kontraŭfeŭdan. Ties plej fama predikanto estis Johano Hus, la personeco, kiu per sia instruo, per sia sentima kaj honesta batalado por la vero montris direkton al la opozicia movado en la ĉeĥaj landoj kaj daŭre restis ligita kun ĝi. La heroa morto de Hus sur hereza ŝtiparo en germana Konstanco, la 6an de julio 1415, stimulis plu vastigon de la husana ideologio, kies simbolo fariĝis kaliko.

Konflikto inter la pragaj malriĉuloj sub la gvido de predikanto Jan Želivský (mortis 1422) kaj la tieaj magistratanoj iniciatis la 30an de julio 1419 revoluciigon de popolamasoj en Bohemio. La ĉeĥa popolo kiel unua en Eŭropo leviĝis kontraŭ la ŝtatpotenca kaj ideologia subpremoj de la romia eklezio. La evidanta forto estis komence alianco de kamparaj servutuloj kaj de urbaj malriĉuloj. Iliaj radikalaj proparolantoj predikis, ke la eklezia kaj regnestra potencoj estas forigendaj, same kiel la tuta feŭda sociordo. La movado kulminis per fondo de senklasa urba komunumo sur la monto Tábor en la suda Bohemio, ideologia kaj milita fokuso de la movado.

Impeton de la revolucia leviĝo povis obstakli nek la enlanda nek eksterlanda reakciularo. La husanoj glore venkis super la krucmilitistoj en la batalo sur la monto Vítkov (hodiaŭ Žižkov) en Prago en la jaro 1420. El armitaj popolaj taĉmentoj estiĝis la husana armeo, kiu estrita de Jan Žižka (eble 1360-1424) kaj de aliaj hetmanoj vanigis ĉiujn provojn superi la husanan landon.

Malamikaj atakoj dumtempe unuecigis la husanan koalicion, tamen ne povis elimini la internajn malakordojn. En la jaro 1421 la burĝa opozicio malantaŭenigis la radikalan alon. La movado rezignis definitive pri la detruo de la feŭda socio, sed daŭre insistis pri la likvido de la eklezia potenco. Gravan komponanton de sia programo la husanoj konsideris defendo de la suverena ĉeĥa ŝtato, sendependa de la pontifiko kaj imperiestro.

Sed de multaj pereigaj venkobatoj al krucistaj armeoj, ni nomu almenaŭ tiujn en 1427 apud Tachov kaj en 1431 apud Domažlice, kaj de venkaj militiroj de la husanaj korpusoj al najbaraj landoj, la papo kaj imperiestro devis koncedi pri pactraktadoj. La eklezia koncilio en Bazelo, 1436, kapitulacis rekonante en la t. n. "kompaktatoj" specifajn postulojn de la husanoj diference de la oficiala dogmaro kaj paciĝis kun la kreo de la konforma eklezia organizo. Tamen tiu ĉi granda venko estis pagita per la kune kun la t. n. nobelara unuiĝo frakasis la reston de la senkompromisaj adeptoj de Tábor.

Spite al tio la husanaj ideoj plu vastiĝis ĉie en Eŭropo kaj stimulis la kontraŭfeŭdan opozicion. En Slovakio ili forte influis la tiean loĝantaron. La urba konsilantaro en Bratislava jam antaŭ 1428 estis avertita el Vieno, ke "en la urbo troviĝas pli ol sesdek husanaj perfiduloj", pretaj malfermi la pordegojn, kiam la husana armeo proksimiĝos. La ĉeĥa influo daŭris ankaŭ post la batalo apud Lipany. La armeo de Jan Jiskra el Brandýs regis proksimume dum dudek jaroj preskaŭ la tutan Slovakion. Multaj el tiuj ĉi batalantoj estis adeptoj de la Tábor-eca ideologio. La plej radikalaj soldatoj de Jiskra grupiĝis - kune kun la aliaj husanoj precipe el Pollando - en kontraŭfeŭda movado de fraĉjoj, kiu daŭrigis la tradicion de Tábor, kun la servutuloj batalante kontraŭ feŭda sinjoraro. Komuna sentado kaj reciproke komprenebla lingvo kontribuis al disvastigo de la movadaj ideoj. Kulminis la aktiveco de la movado en 1458, kiam ĝiaj anoj vivis en tridek ses milittendaroj. La lastan, en Velké Kostolany, konkeris kaj la kaptitojn kruele punis Matiaso Korvin en 1467.

La husana tradicio estas integra parto de la ĉeĥa nacia historio kaj signifoplene influis ankaŭ tiun de la aliaj popoloj, ekzemple la germanan reformacion en la 16a jarcento. Ĝi estis objekto de malamikaj atakoj de kontraŭreformaciaj rondoj kaj de la habsburga centralismo, slogano de pluraj kamparanaj ribeloj en la ĉeĥaj landoj. Sian apartenon al tiu ĉi tradicio proklamis radikalaj demokratoj en 1848 kaj ekde sia komenco la revolucia laborista movado.