LA GRANDA MORAVIO

Disvolviĝo de produktofortoj kaj ekonomio, precipe de agrikulturo, sed ankaŭ de metioj kaj komerco, favoraj naturaj kaj geografiaj kondiĉoj helpis al ŝanĝoj interne de la socio. La primitive komuneca socio komenciĝis disfali kaj estiĝis ĝermoj de feŭdaj rilatoj. Bezono de nova interna sociorganizo kaj de ĝiaj eksteraj kontaktoj kaŭzis jam en la 8a jarcento kreon de frutempa ŝtatformo, kiu eniris la historion kiel Granda Moravio. En ĝi la decidan potencon akiris regantoj el la dinastio de Mojmír.

Ekzisto de la Granda Moravio estas glora ĉapitro ne nur en nia, sed ankaŭ en la eŭropa historio. Ĉe tagiĝo mem de la komuna historio de ĉeĥoj kaj slovakoj, sur nia teritorio estiĝis ŝtato, kiu per siaj ekonomio, kulturo kaj ĝenerala signifo okupis gravan lokon en la frua eŭropa mezepoko. Ĉi granda epoko metis ankaŭ bazon por tradicioj de la ĉeĥoslovaka ŝtato kaj por la konscio pri la slavaj reciprokeco kaj komuneco.

La Grandmoravia regno situis inter Frankujo kaj la Bizanca Imperio. Ĝi najbaris al alpaj landoj kaj estis proksima al suproitala teritorio. Al ĝia teritoria kerno sinsekve aliĝis la slavoj en Panonio (nuna hungara teritorio sur la dekstra bordo de Danubo - n. d. l. tr.), en aliaj landoj ĉe Danubo, kaj granda parto de la okcidentaj slavaj gentoj. Eksterordinare signifoplena estis kuniĝo de Bohemio kun la Granda Moravio. La ĉeĥaj gentoj, loĝantaj plej proksime al Frankujo kaj najbaraj al bavaroj kaj saksoj, baris la ĝermanan ekspansion en internon de la slava teritorio. La franka influo penetradis ankaŭ per disvastigado de la kristana ideologio, helpanta la feŭdigan procedon. Tial la slavaj gentestroj favoris la disvastigadon de la kristanismo, sed samtempe estis por ili ĝena la fremdpotenca influo, kiun la misiistoj alportadis. La bavaraj misiistoj penetradis en nian teritorion jam ĉe la ŝanĝiĝo de la 8a kaj 9a jarcentoj. La bavara misio grave ekkonfliktis kun regantoj de la Granda Moravio. Tial la princo Rastislav petis la bizancan imperiestron Miĥaelon la IIIan, ke li sendu en Moravion taŭgajn disvastigantojn de la kristana ideologio. Miĥaelo sendis du instruitajn grekdevenajn fratojn Konstantenon kaj Metodion, kiuj scipovis la slavan lingvon. Ili kreis laŭ la greka alfabeto la glagolican skribon, kiu bone taŭgis por la slava fonetika sistemo. Ili tradukis la liturgiajn kaj aliajn tekstojn en la slavan lingvon kaj tiel ili metis fundamentojn por nia plej antikva literaturo.

Disvastigado kaj akceptado de la kristanismo havis por la frutempaj feŭdaj ŝtatoj gravan politikan signifon. Transpreni ĝin pere de la okcidentaj misioj signifis potencialan kaj realan minacon por la Granda Moravio. Ne temis unuavice nur pri la lingvaj problemoj. La fundamentajn dogmojn de la kredo devis ĉiuj misiistoj eksplikadi al ĉiuj paganaj gentoj en la hejma lingvo, por ke la aŭskultantaro komprenu ilin. Pli grave estis, kian etnan karakteron kaj devenon havos la novaj predikantoj. La klerikoj, formantaj en la frutempa mezepoka socio unusolan tavolon, kiu sciis la skribarton, estis ankaŭ unusolaj agantoj en la administrado kej diplomatio. Akcepti la bavaran mision signifis do permesi, ke sur la slava teritorio estiĝu fokuso de influo de bavaraj dukoj. Tiuj, post dispartigo de imperio de Karlo la Granda en duono de la 9a jarcento, aspiris gvidan rolon aŭ almenaŭ emancipitan pozicion en la nove formiĝinta Orientfranka regno kaj direktis sian ekspansion orienten inter la slavojn.

La historia ago de Rastislav moderigis tiun ĉi danĝeron kaj por iu tempo eĉ eliminis ĝin. En la koncepto de Rastislav estas ankaŭ rimarkebla pruvo pri escepta kultura memkonsciiĝo, pri grandioza programo kian atingis la eklezie-politikaj programoj de naciaj ŝtatoj nur je multe da jarcentoj pli malfrue. Rastislav ekkomprenis, ke la propra liturgia lingvo estas ankaŭ lingvo oficiala kaj administra. Li ekkonis, ke liaj okcidentaj najbaroj pene traktas pri siaj ŝtataj aferoj latinlingve helpe de pastroj, kiuj scias la sekreton de la skribo kaj lingvo. Per tio ili povas grandmezure influi siajn "barbarajn" sinjorojn, sed la slavritaj klerikoj povas etne pli efike subteni kaj plifortigi la politikan potencon de la regnestraro.

La skribo, kiun kreis Konstanteno kaj Metodio por niaj antaŭuloj, trapasis komplikan evoluon. En la fina formo ĝi servas ankoraŭ nun al sep slavaj nacioj, kaj en adaptita formo ankaŭ al pluaj nacioj kaj etnoj en la Meza Azio, Siberio kaj la Fora nordo de Sovetunio.

Memoraĵoj de la eklezia slava literaturo konservis por ni la plej malnovan originalan, teritorie kaj lingve ligitan priskribon de eventoj en la plej malnova historio de niaj nacioj. Kvankam ofte tiel manifestiĝas unualoke nur starpunkto de eklezia legendisto, ili prezentas objektivan priskribon de tiutempaj kutimoj rilatoj kaj institucioj.

Pri signifo kaj prestiĝo de la Grandmoravia ŝtato atestas ankaŭ la fakto, ke malgraŭ kalumniado kaj intrigoj far elmigrigitaj germanaj pastroj, papo Johano la VIIIa fine eldonis en junio 880 la buleon "Industriae tuae" - "Al fervoro cia ni anoncas..... Li konfirmis per ĝi al la princo Svatopluk privilegian pozicion de la moravia eklezio, ĉefepiskopan rangon kaj kompetentecon por Metodio kaj aprobis la slavan liturgion en la Granda Moravio. Tamen ĉi sukceso venis jam malfrue, senpere antaŭ ŝtatjura krepuskiĝo de la Granda Moravio. Dumtempe la lando prosperis. Multnombraj, senĉese malkaŝataj novaj arkelogiaj trovaĵoj sur la Grand-moravia teritorio plu atestas pri alta nivelo de la antikvaj moravianoj. La malkovraĵoj konatigas al ni, kion ili mem kapablis produkti, ĉu tio estis instrumentoj, ilaro bezonata por plugado kaj metioj, hejmaj uzaĵoj, aŭ armiloj kaj batalvestoj. Ĉio atestas pri iliaj belgusto kaj kultureco en sinvestado, hararanĝado kaj elekto de juvelo. Ili pruvas, kiamaniere la luksaĵoj, komence importataj, reprezentataj per bizancaj juveloj, hejmiĝis kaj transformiĝis en individueca produktado, konforma al hejmaj bezonoj kaj imagoj.

Oni malkovras iliajn loĝlokojn - vastajn kastelareojn kun imponaj "akropoloj", ĉirkaŭitaj per multkilometraj remparzonoj. En la centro de la regno, inter la riveroj Moravo kaj Dyje (enfluas Moravon, parte limrivero inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio, germane Thaya - n. d. l. tr.), estis la kasteloj en kulturata pejzaĝo tiel dense dislokitaj, ke araba vojaĝanto el la dua duono de la 9a jarcento skribas pri la centro de la regno de Rastislav kiel pri "landourbo".

En la kastelareoj koncentriĝis la politika potenco kaj defendogvidado. Komerco kaj metioj utiligadis sekurecon de iliaj remparoj, ĉi tie disvolviĝis la ŝtatadministrado kaj la eklezia organizo. Tamen impeta ekonomia disvolviĝo de la Granda Moravio kaŭzis krizajn fenomenojn kaj profundigis kontrastojn interne de la socio.

Diferencigo de agadoj kaj potencofortoj kondukis senevite ankaŭ al diferencigo laŭ havaĵo kaj socia stato. Pri tio atestas malkovroj de la Grandmoraviaj tomboj kun malsame riĉa ekipo el la 9a jarcento. Plikreskis malakordoj inter amaso da loĝantaro, ne havanta praktike okazon partopreni la evoluintan interŝanĝon, kaj klaso da riĉiĝantaj metiistoj kaj negocistoj, ĉar en ties manoj amasiĝis ĉiam pli grandaj monprovizoj. Kaj fine ĉefrolis ĉi tie la princo kaj lia trupo, rekompencata per oficoj aŭ per parto de la ĉefa kaj ununura monopolo de la reganto - la grundo, inkluzive homojn sur ĝi vivantaj kaj laborantaj. Kiamaniere estis la Granda Moravio teritorie dispartigata kaj administrata, oni povas nur konjekti. Oni opinias, ke la pli grandaj teritoriaj partoj estis transdonataj al membroj de la reganta dinastio kiel apanaĝoj por administrado kaj vivtenado. Ĉi apanaĝan sistemon transprenis en la sekvinta epoko Přemyslidoj, konantaj ĝin laŭ propra sperto, kiam la ĉeĥa teritorio estis parto de la Granda Moravio.

"La reganto de Moravio, Svendoplok (t. e. Svatopluk - n. d. l. tr.), kuraĝa kaj potenca kontraŭ la najbaraj nacioj, havanta tri filojn, antaŭ sia morto dividis la regnon je tri partoj kaj al ĉiu filo li donis po unu. . .

Konstanteno la Vlla Porfyrogennetos:

Pri administrado de imperio.

 

Instrua rakonto pri tri vergoj de Svatopluk*) estas memkomprene legendo, en kiu speguliĝas pli malnova romia tradicio, simboliganta la ŝtatan unuecon per liktorfaskoj de la Romia respubliko.

La regado de Svatopluk kaj de liaj posteuloj estas drama epilogo de la malnova Moravio. La invado de madjaraj triboj en la hungaran malaltaĵon kaj Panonion trafis la Grandmoravian regnon nepreparitan. Krome, ĝi estis ankoraŭ neresaniĝinta el internaj konfliktoj inter Rastislav kaj Svatopluk, konfliktoj fervore incitataj el germana Regensburg (ĉeĥe Řezno):

Multnombraj nomadaj ĉevalrajdistaroj amase invadis la teritorion de la Granda Moravio, detruis la kastelojn, neniigis la sistemojn de la ŝtata administrado, komerco kaj metioj.

"Kiam Svatopluk la IIa estis mortigita far madjaroj kaj la madjaroj enpaŝis Panonion, la sepan jaron ili kruele dezertigis Moravion kaj Bohemion kaj revenis kiel venkintoj, farinte kontrakton kun la duko Vratislav. . ."

Liutprand el Cremonu: Antapodosis.

 

*) Laŭ la legendo la granda reganto, potenca kaj saĝa Svatopluk, antaŭ sia morto venigis siajn tri filojn kaj prezentis al ili tri kunligitajn vergojn postulante, ke ili rompu la faskon. La filoj provis unu post la alia, sed neniu sukcesis. Svatopluk do apartigis la vergojn, al ĉiu filo donis po unu, kaj nun ĉiu facile rompis ĝin. Tiam diris Svatopluk: Se vi restos konkordaj ne kverelante kaj subtenante vin reciproke, viaj malamikoj ne venkos vin. Sed se vi izoliĝos disputante malpace, tiam ĉiu el vi estos facile rompebla samkiel la vergo.