IMPETO KAJ FALO DE LA ĈEĤA ŜTATO

En la jaro 1526 la ĉeĥa reĝlando integriĝis al la multnacieca habsburga monarkio. Tiu ĉi estiĝis samjare - per unuiĝo de aŭstriaj landoj, ĉeĥa - ŝtato kaj de Hungario, kiam post la batalo apud Mohács mortis reĝo Ludoviko la IIa Jagelono kaj la ĉeĥa kaj hungara tronoj liberiĝis. La ĉeĥan kronon gajnis ĉefprinco Ferdinando Habsburgo.

La nova ŝtataro estis grava turnopunkto en la potencpolitika rilatado en meza Eŭropo. Malgraŭ sia malkohera konsisto, la monarkio fariĝis fokuso de la kontraŭreformacio kaj ludis gravan rolon en la planoj de Habsburgoj pri la mondregado. La regnestroj devis respekti la memstarecon de la ĉeĥa ŝtato, kvankam - klopodante fortigi la monarkion - ili dekomence efektivigadis la politikon de la centralismo kontraŭ la klasaj privilegioj de la ĉeĥaj nacianoj kaj kontraŭ la ĉeĥa ŝtata suvereneco, renkontante fortan reziston en ambaŭ punktoj.

Tiu ĉi konflikto estis la ĉefmotivo de la ĉeĥa historio en la epoko antaŭ la batalo sur la Blanka Monto (ĉeĥe Bílá Hora, okcidente de Prago - n. d. l. tr.). La unuan oferon portis la reĝaj urboj; post la fiasko de ilia rezistmovado Ferdinando senkompate likvidis ties politikan potencon. La hegemonian rolon enlande ekprenis la nobelaro, kies aspiroj manifestiĝis en la politika kaj socia aktiveco kaj samtempe en la evoluigo de la kulturaj agadoj.

Kiam Ferdinando la Ia komencis en la dua duono de la 16a jarcento laŭsisteme akceptigi la kontraŭreformacion kaj la problemon pri rekatolikigo de la ĉeĥaj landoj, tiam konflikto inter li kaj la opozicia tendaro de la Statoj (privilegiaj klasoj sociaj - n. d. l. tr.) transiĝis esence en la ideologian sferon. Pridefendante siajn religion kaj liberecon ili perbataladis ankaŭ netuŝeblecon de siaj privilegioj kaj integrigis sian batalon kontraŭ la reakcia habsburga regno al tiu de la historie pli progresintaj fortoj en la tiama Eŭropo.

La ĉeĥa opozicio levis apertan ribelon en la jaroj 1618-1620. Ĝia eko estis trafenestra faligo de la reĝaj vicregnestroj el la ĉeĥa kortega oficejo de la Praga kastelo la 23an de majo 1618. Per tiu perforta ago la opoziciaj gvidantoj demonstris la indignon pri la habsburga religia kaj kontraŭŝtata subpremo kaj ankaŭ decidemon, solvi tiun ĉi konflikton per potencopolitika ŝanĝo. La celo estis forigo de la habsburga regado kaj renovigo de la sendependa ĉeĥa ŝtato. Tamen por la ribelo oni ne sukcesis gajni la tutan nacion, dume profundiĝis kolizioj interne de la opozicio.

Somere en 1619 la ribelo kulminis per fondiĝo de la Federacio de la Statoj. Ferdinando la IIa estis detronigita kaj kiel la nova ĉeĥa reĝo proklamita Frederiko de Pfalz (ĉeĥe Falcký). Intertempe la ribelantoj spertadis malfacilaĵojn pro nesufiĉaj financaj rimedoj, pro la kreskantaj malakordoj internaj kaj pro malhelpoj sur militkampo. La habsburga registaro mobilizis necesajn fortojn kaj la 8an de novembro 1620 la opozicia armeo estis venkobatita en mallonga batalo sur la Blanka Monto apud Prago.

La viena registaro punis la malvenkintojn nekutime kruele. Per ekzekutoj, per konfiskado de havaĵoj kaj per punpagoj ĝi rompis ĉian rezistadon. Enkadre de la tiel nomata renovigita landaranĝo estis limigita signifo de la Ĉeĥa reĝlando kaj paralizita la politika rolo de la Statoj.

Unusola rekonata religio iĝis la katolika. La germana lingvo estis deklarita formale egalrajta, sed fakte supera oficiala lingvo. Senkompata persekutado de nekatolikoj far la jezuitoj kaj de aliaj ekleziaj institucioj stimulis amasan elmigradon.

Kromajn plagojn kaŭzis la tridekjara milito. La ĉeĥaj landoj, kiuj antaŭe apartenis al la plej priloĝataj teritorioj de Eŭropo, dezertiĝis. La nova politika, ekonomia kaj socia situacio ebligis suverenan pozicion de la feŭda grandbieno. Per tio ankaŭ plialtiĝis subpremo de la servutuloj. La feŭda estraro intensigis ilian ekspluatadon eĉ prenante de ili la rajton libere moviĝi. Tio estis kaŭzo de pluraj senesperaj kaj sangaj ribeloj.

Samtempe la eklezio furiozigis la subpremon kulturan. Kultura obskurantismo okulfrape kontrastis kun la estetika impeto de la ĉeĥa baroko. "Tenebra epoko", kiel estas nomata tiu ĉi periodo post la tridekjara milito, respeguliĝis ankaŭ en malprogreso de la ĉeĥa ŝtato.