DEMOKRATIO
En 1982 mortis ĉefo de Sovetunio Leonid Iljiĉ Breĵnev, post li rapide sekvis kaj mortis Andropov kaj Ĉernenko kaj en 1985 venis Miĥail Gorbaĉov, kiu startigis demokratiigajn reformojn en la tuta soveta bloko. Estis proklamitaj perestrojko (rekonstruo) kaj glasnost (libereco paroli veron).
Ankaŭ la ĉeĥoslovakaj komunistoj devis almenaŭ ŝajnigi, ke ili subtenas la reformojn, kritikemo eĉ fariĝis modo. Tamen la persekutado de disidentoj daŭris plu.
La 17-an de novembro 1989 okazis manifestacio de universitataj studentoj en Prago okaze de datreveno de studento Jan Opletal, kiun en 1939 pafmortigis la naziaj okupaciantoj. Post la oficiala programo aranĝita de la Komunista Partio la studentoj direktis sin al la Venceslaa Placo vokante sloganojn pri libereco kaj demokratio. De tie ili ekcelis al la Nacia Teatro tra la Nacia Avenuo kaj tie ili estis haltigitaj de policanoj en helmoj kaj kun ŝildoj kaj bastonoj. Poste ili ĉiuj estis batitaj ĝissange antaŭ la okuloj de aktoroj, kiuj ĉion rigardis de la teatraj fenestroj.
La potenculoj kredis, ke ili timigis la tutan nacion, sed okazis ĝusta malo. Kiam la informo pri la sanga batado de la geknaboj traflugis la respublikon, ĉie okazis amasaj protestaj mitingoj, kie la aktoroj bildigis, kio okazis. Poste estis proklamita ĝenerala striko kaj post semajno la komunista diktaturo falis.
Kiel nova prezidento estis elektita Václav Havel. Poste estiĝis novaj politikaj partioj, kiuj kandidatis en la unuaj liberaj parlamentaj elektoj (en ili montriĝis, ke komunistojn subtenas nur ĉ. 15% da loĝantaro).
En Slovakio leviĝis naciisma movado, celanta memstariĝon de Slovakio, ĉar slovakoj sentis sin en la komuna ŝtato "sub pantoflo", kiel ia apendico de la ĉeĥa nacio, ne kiel nacio samrajta.
En 1993 Ĉeĥoslovakio dividiĝis je Ĉeĥio kaj Slovakio.